Hameleno - Legenda Ratkaptista Urbo

Legenda Ratkaptista Urbo Buntvestita kaj gaja li marŝas tra la stratoj de Hameleno. Mistera kaj sen feliĉa fino estas lia historio. La Ratkaptisto de Hameleno allogas junulojn same kiel maljunulojn. Enkadrigite en la pitoreskajn montetojn de la Vezera montetaro, Hameleno (60.000 enloĝantoj) situas je ambaŭ flankoj de la rivero Vezero (Weser). La historian urbocentron kun belegaj sabloŝtonaj kaj trabfakaj domoj el la 16-a ĝis 18-a jarcento, la subĉielan Ratkaptistan teatraĵon kaj krome la Ratkaptistan muzikalon „RATS” („Ratoj“), la muzeon kun la meĥanika Ratkaptista teatro, la vitroblovistejon en la historia pulvoturo, ŝipiradon sur Vezero – ĉion ĉi vi povas ĝui en Hameleno. Aldone en la programo estas apartaj ofertoj sub la moto „mistero, magio kaj delogado”. Egalas, ĉu unuafoja aŭ regula vizitanto     Hameln-Film (Untertitel Esperanto)  

Apartaj konsiloj

• Subĉiela Ratkaptista Teatraĵo • Ratkaptista Muzikalo „RATS“ („Ratoj“) • Aventuraj ĉiĉeronadoj • Muzeo kun meĥanika Ratkapitsta Teatro • Ŝipirado sur la rivero Vezero • Biciklaj ekskursoj sur la Vezer-bicikla vojo • Ratkaptista Figura Ludo ĉe la Hochzeitshaus • Kristnaska Foiro